MUZIKO KAJ TEATRAĴOJ
Montepulciano
Cantiere Internazionale d'Arte: fondazionecantiere.it
Pro ĝia speciala spirito, tiu festivalo povas esti difinita kiel jarlonga agado kiu finiĝas en julio dum la spektakla sezono (H.W.Henze)
Accademia Europea di Musica (Palazzo Ricci): palazzoricci.com
Majstrokursoj kaj koncertoj.
Teatro Poliziano: comune.montepulciano.si.it/.../teatro-poliziano.html
Tiu ĉi teatro, konstruita en 1793, ĉiujare prezentas vintran sezonon kaj - dum Cantiere Internazionale d’Arte - kelkajn spektaklojn, kiuj estas inkluzivitaj en la festivalo. Krome, la teatro gastigas kulturajn debatojn, prelegojn ktp.
La Foce (Chianciano)
Incontri in Terra di Siena: itslafoce.org
Post 20 jaroj da aktiveco, tiu ĉi festivalo pri ĉambromuziko estas konsiderata inter la plej interesaj en Toskanio. Internacia ekde ĝia naskiĝo, Incontri havas renomajn artistojn inter ĝiaj plenumantoj.
Monticchiello
Festival del Teatro Povero: teatropovero.it
Somere, en tiu ĉi subĉiela teatro ĉarme kadrita per toskanaj montetoj, estas prezentataj teatraĵoj ligitaj al la loka historio.
Siena
Accademia Chigiana: chigiana.org
Dum la somera sezono, krom nombraj koncertoj kiujn la Akademiaj studentoj kaj liaj profesoroj  prezentas en Siena kaj ĝia ĉirkaŭajo, estas la fama kaj tradicia Settimana Musicale Senese; vintre kaj printempe, anstataŭe, koncertaj de la Micat in Vertice sezono estas ludataj en la salonoj de Palazzo Chigi Saracini.

Perugia

Perugia Musica Classica: perugiamusicaclassica.com
Dum septembro, la Sagra Musicale Umbra prezentas programon pri muziko, kiu estas ĉiam tre interesa.

Firenze

Maggio Musicale Fiorentino: maggiofiorentino.com
Nuntempe estrata de Zubin Mehta, tiu florenca festivalo estas konsiderata, kune kun Bayreuth kaj Salzburg, kiel tradicia rendevuo de la grava muzika sezono en Eŭropo.

Spoleto

Festival dei 2 Mondi: spoletofestival.it
Ĉiujare, ekde la fino de junio, tiu ĉi festivalo naskigita danke al Giancarlo Menotti ripetiĝas en ĉarmega umbra urbeto.
 
 
FESTOJ KAJ TRADICIOJ
Montepulciano
Bruscello: bruscello.it 
Ĉiujare, de la 13a ĝis la 16a de aŭgusto, teatraĵo en versoj kaj muziko - bazata sur  antikva  historia fakto aŭ popola rakonto - estas prezentata en la antaŭkatedrala teraso.                                          
Bravio delle Botti: braviodellebotti.com
Dum la lasta dimanĉo de aŭgusto, nekutima barela kuro trairas la tutan urbon. Antaŭiras ĝin mezepoka kostumparado.

Siena

Palio: ilpalio.org
Tiu ĉi famega ĉevalkuro ripetiĝas la 2an de julio kaj la 16an de aŭgusto de ĉiu jaro en unu el la plej belaj italaj placoj. Kiel antikva historia tradicio, la kuro estas strikte kunligitaal la naskiĝo de la Sienaj contrade (kvartaloj). Ne kredu ĝin turisma altiro! Ĉar la Palio estas, por ĉiu Siena civitano, vera razono pri vivo. La unuaj reguloj datiĝas je 1644, ekde kiam la tradicia kuro neniam interrompiĝis.

Arezzo

Giostra del Saracino: giostradelsaracinoarezzo.it
Sugesta re-interpreto de foiro kun mezepoka turniro, kiu okazas dufoje jare: dum la antaŭlasta dimanĉo de junio kaj la unua dimanĉo de septembro.
 
RESTORACIOJ KAJ KELOJ
Montepulciano

Caffè Poliziano: caffepoliziano.it
Tiu ĉi kafejo, konstruita en 1868, estas inkluzivita inter la 200 plej bone konservitaj ekzemploj de florstila arto. De ĝia balkono oni ĝuas belegan panoramon sur la lagoj de la Chiana Valo.

Le Logge del Vignola: leloggedelvignola.com
Bone konata pro ĝia kapablo kombini tradiciajn receptojn kun nova kuirarto, tiu ĉi restoracio nur uzas sezonajn kaj nepre lokajn produktojn.
Osteria Acquacheta: acquacheta.eu
Tiu ĉi restoracio, tute neformala sed bone konata pro kvalito de vinoj kaj pladoj, estas populara ne nur inter loĝantoj, sed ankaŭ inter vizitantoj.
La Grotta: lagrottamontepulciano.it
Tiu ĉi restoracio, kiu vidalvidas la preĝejon de San Biagio, ne nur proponas elstaran kvaliton sed ankaŭ tre agrablan etoson en belaj volbaj salonoj aŭ en plaĉa ombro de ĝardeno rigardanta la preĝejon.
Godimento diVino: tripadvisor.com/.../godimento_diVino/.../.html  
Subĉiele en ĉarma placeto, aŭ sub antikva kela volbo, Godimento diVino estas interesa restoracio tre proksima al Appartamenti al Poggiolo.
 
Inter la multenombraj keloj de Montepulciano, la du sekvaj havas specialan intereson ne nur pro la elstara vinkvalito sed ankaŭ pro la historia kaj arkitektura granda valoro.
Cantina de' Ricci: dericci.it
Konsiderata kiel vera Templo de Vino, tiu ĉi belega mezepoka kelo prezentas tri laŭlongajn navojn, disigitaj per grandiozaj pilastroj, kiuj subtenas la volbojn. La grandaj kaj bone aerumitaj spacoj permesas gardi dum la tuta jaro la ĝustan gradon de temperaturo kaj humideco.
Cantina Contucci: contucci.it
La subteraĵoj de Palazzo Contucci (13° jarcento) estas parto de la unua kaj plej antikva urba ĉirkaŭmuro. Ĝiaj volboj protektas unu el la famegaj keloj de Montepulciano, en kiu la bareloj - enliniigitaj sur tri etaĝoj - prezentiĝas kiel mirinda vidaĵo.
 
Rilate al Vino Nobile de Montepulciano
Strada del Vino Nobile: stradavinonobile.it
Nobile di Montepulciano: nobiledimontepulciano.com
Consorzio Vino Nobile: consorziovinonobile.it

Monticchiello

La Porta: osterialaporta.it
Malgranda restoracio, kiu troviĝas ĉe la antikva kaj ununura pordego de tiu ĉi ĉarma mezepoka vilaĝo. La etoso estas varma, kaj tipe toskana. Somere, oni povas manĝi sur la teraso, el kiu oni ĝuas tre belan panoramon sur la Orcia Valo.

Lago di Chiusi

Il Pesce d’Oro: ristorantepescedoro.it
Sur la bordo de la lago de Chiusi, tiu ĉi restoracio prezentas multe da apetitvekaj menuoj, ĉiuj bazataj sur la taga fiŝkaptado.
 
FOIROJ KAJ BAZAROJ
Montepulciano
Semana Bazaro: ĵaŭde matene, ĉe la stacidomo de busoj.
Foiro de la 1a de Majo: granda tradicia foiro, kiu etendiĝas sur la tuta urbo de sunleviĝo ĝis sunsubiro.
Arezzo
Bazaro pri Antikvaĵoj: monata rendevuo, kiu okazas la unuan semajnfinon de ĉiu monato. Tre bone konata en Italio, ne nur pro ĝia antikvaĵa graveco sed ankaŭ pro la beleco de la urbo.
Asciano

Bazaro pri Ceramikaĵoj kai Herboj : en la stratoj de la centro, biologiaj produktoj estas vendataj - kiel oleo, mielo, kuracherboj - kaj ankaŭ lokaj manlaboraĵoj.

Montalcino
Festivalo pri Ĵazo kaj Vino: en julio, la bela 14a jarcenta fortreso gastigas ĵazajn koncertojn kaj renkontiĝojn pri gustumado de vinoj.
Internacia Foiro pri Mielo: dum la unua semajnfino de septembro, estas interesataj en tiu ĉi foiro ĉiuj produktoj, kiuj rilatas al abelbredado.
Pienza

Festivalo pri  Fromaĝo: tiu ĉi vera celebrado de la bone konata ŝafa fromaĝo de Pienza, okazas dum la unua semajnfino de septembro.

Radicofani
Mezepoka procesio, al kiu sekvas prezentado de mezepokaj pladoj, okazas dum la lasta semajnfino de julio.
San Giovanni d’Asso
Festivalo pri Blanka Trufo: en la subteraĵoi de la urba kastelo (14a jarcento) okazas en novembro festivalo-bazaro dediĉata al altvalora tubero.
San Quirico d’Orcia
Festivalo pri  Oleo: riĉa varieco de oleoj faritaj per toskanaj olivoj estas prezentata dum la unua semajnfino de decembro.
 
LERNEJOJ KAJ SPORTOJ

Itala lingvo por eksterlandanoj: ilsasso.com 

Tiu ĉi lernejo, kiu troviĝas en la centro de la urbo, fieras pri ĝia 20 jara sperto en la instruado al eksterlandanoj kaj de la itala lingvo, kaj de la itala kulturo. La historia konstruaĵo inkluzivas 8 klasĉambrojn, 1 prelegoĉambron kaj 1 belegan terason. Senpaga interreta konekto kaj sendrata aliro.

Kursoj pri kuirado: leloggedelvignola.com

La kursoj, unupersonaj aŭ por malgrandaj grupoj, daŭras unu tago aŭ pli. Ili temas pri knedado de pasto kaj pano, kuirado de kompleta menuo, kaj bazaj nocioj pri gustumado de vinoj.

Teniskampoj : en Montepulciano, via di Martiena 1
Naĝejoj: en S. Albino (3 km) kaj Chianciano (6 km)
Bicikloluado: en Pienza (10 km) cicloposse.com
 
 
 
KROMAJ ADRESOJ…
 
Kamparo, tre proksime al Padova kaj ne malproksime de Venecio: frassanelle.it
Mugello monteta zono, proksime al Florenco: villa-collina.com

Kamparo, en la ĉirkaŭaĵo de Perugia: villaaureli.it

Maratea: illicini.it
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Bruscello
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Bravio delle Botti - Sbandieratori della contrada del Poggiolo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Cantina de' Ricci
 
 
 
 
 
 
Artigiano del rame, Montepulciano
www.rameria.com
 
 
 
 
 
 
 
 
Artigiano del legno, Montepulciano
www.arnaldofrassineti.com